UEA: Celoj

Universala Esperanto-Asocio estas la plej granda internacia organizajxo por la parolantoj de Esperanto. Gxia Statuto listigas jenajn kvar celojn: UEA fondigxis en 1908.

La plena Statuto haveblas de la Centra Oficejo.

Speciala zorgo de UEA estas la disvastigo de Esperanto en landoj kaj mondopartoj kie ankoraux ne ekzistas memstara movado, kaj la ligado de aktivuloj en tiuj landoj kun la monda movado. Krome gxi delonge reprezentas la Esperanto-movadon cxe internaciaj instancoj kiel Unuigxintaj Nacioj, Unesko, Konsilio de Euxropo k.a.

Cxirkaux 10% de la rimedoj de UEA estas uzataj por "evoluhelpo".

UEA estas grava eldonejo (libroj kaj periodajxoj), la cxefa perposxta vendejo de Esperanto-libroj, internacia "banko", kongresa sekretariejo kaj informcentro. Gxi posedas gravan bibliotekon, kaj gxia reto de aktivuloj estas la plej vasta kaj internacia en la movado.


[bildo: Hector Hodler]
«Antaux ol proponi al la mondo ideon, kiel ajn bela gxi estas, ni vidu, cxu gxi estas realigebla per limigita nombro de homoj. Tiun eksperimenton plenumas UEA, en tre modesta mezuro.»
- Hector Hodler, fondinto de UEA


[ UEA ]
[ Kio estas UEA ]
[ Celoj > Strukturo > Gvidorganoj > Oficejo > Junulara Sekcio (TEJO) ]

Last modified: Wed Nov 15 21:04:44 MET 1995 , mw