Centra Oficejo de UEA
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
telefono: +31-10-436 10 44 / 436 15 39
telefakso: +31-10-436 17 51
telekso: 23721 uea nl
retposxto: <uea@inter.nl.net>
De pli ol 35 jaroj la Centra Oficejo de UEA trovigxas en Rotterdam,
Nederlando. Post ses jaroj en luita domo, en 1961 la Asocio acxetis
propran domon cxe Nieuwe Binnenweg 176, kiun gxi renovigis kaj
pligrandigis en 1985-86. En la kvar etagxoj trovigxas kvin gxeneralaj
laborcxambroj, grafikejo, ekspedejo, komputilejo,
libroservo,
malgranda konferencejo, kuirejo kaj mangxejo, la Biblioteko Hector
Hodler, arkivejo, kaj du dormocxambroj por volontuloj. Entute temas
pri dudeko da cxambroj. Kutime inter 12 kaj 14 homoj laboras en la Oficejo, ne cxiuj plentempe. Inter la konstantaj postenoj trovigxas tiuj de la direktoro, sekretario, du kontistoj, redaktoro de la revuo Esperanto, kompostisto, libroservisto kaj ekspedisto. Tie laboras ankaux la konstanta kongresa sekretario kaj la gxenerala direktoro de UEA.
Aktuala listo de la oficistoj aperas en la Jarlibro.
Vizitantoj estas bonvenaj, sed ili estas petataj anonci sin antauxe.
TEJO havas oficejon en Bonn, Germanio
(retposxto: <tejo_oficejo@bn.maus.de>).