UEA: Gvidorganoj

UEA havas malfermitan, demokratian gvidstrukturon. Cxiuj aligxintaj asocioj kaj individuaj membroj estas reprezentataj tie. La grandaj distancoj tamen kunportas problemojn de komunikado kaj partopreno, kiujn cxiu aktivulo spertas.

Komitato de UEA

La supera gvidorgano de UEA estas la Komitato. Iusence gxi estas la "perlamento" de la Esperanto-movado. Gxi estas elektat cxiun trian jaron (1992, 1995, ...). La Komitato kutime kunsidas nur unufoje jare, dum 16 - 20 horoj, kadre de la Universala Kongreso.

La strukturo de la Komitato spegulas la strukturon de UEA kiel tuto. Estas tri specoj de Komitatanoj:

Cxiuj komitatanoj A, B, C estas egalrajtaj inter si; la litero indikas nur la manieron de elektigxo.

Aktuala listo de cxiuj komitatanoj trovigxas en la Jarlibro

Estraro de UEA

Cxar la Komitato kunsidas nur unufoje jare, gxi elektas pli malgrandan grupon de komitatanoj, kiu okupigxas pri la tutjara gridado de la Asocio. Kutime temas pri sep gxis naux homoj, inkluzive de la Prezidanto, unu aux du Vicprezidantoj, kaj Gxenerala sekretario. Cxiu estrarano respondecas pri difinita parto de la agado de UEA. La Estraro kutime kunsidas dufoje jare, kaj la Prezidanto kaj Gxenerala Sekretario vizitas la Oficejon de UEA unu aux du pliajn fojojn dum la jaro.

La nomoj kaj adresoj de la estraranoj trovigxas en la Jarlibro kaj en cxiu numero de la revuo Esperanto.

Komisiitoj

La Komitato kaj la Estraro rajtas taski homojn (ne nur komitatanojn) pri aparta laborkampo. UEA kutime havas kelkajn komisionojn (ekzemple pri la Belartaj Konkursoj) kaj dudekon da komisiitoj (ekzemple pri infanaj aferoj, turismo, Unuigxintaj Nacioj k.m.a.).

Nek komitatanoj nek estraranoj nek komisiitoj ricevas salajron aux honorarion pro sia laboro. Komitatanoj ne devas pagi aligxkotizon al la Universala Kongreso. Estraranoj kaj komisiitoj povas ricevi kompenson pro korespond- kaj vojagxkostoj.

Listo de komisiitoj aperas en la Jarlibro

Organiza strukturo de UEA

[diagramo]
[ UEA ]
[ Kio estas UEA ]
[ Celoj < Strukturo < Gvidorganoj > Oficejo > Junulara Sekcio (TEJO) ]

Last modified: Wed Nov 15 21:24:05 MET 1995 , mw