Kiel oficiala parto de UEA, sed kun siaj propraj strukturoj kaj
agadoj, funkcias
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Same kiel UEA, TEJO havas
kaj landajn sekciojn (33) kaj individuajn membrojn (pli ol 800 en
1991). La landaj sekcioj aligxas al TEJO memstare, sed gxiaj
individuaj membroj estas simple tiuj Individuaj Membroj de UEA kiuj agxas
malpli ol 30 jarojn.
TEJO fondigxis en 1938 kaj farigxis parto de UEA en 1957.
La supera organo de TEJO estas gxia Komitato, simila al la Komitato de UEA, kaj gxin gvidas estraro elektata cxiun duan jaron. Kutime temas pri kvin gxis sep estraranoj plus kelkaj komisionoj kaj komisiitoj. Ofte TEJO disponas pri part- aux plentempa volontulo en la Centra Oficejo, kiu estas samtempe la oficiala sidejo de TEJO.
Aparta cxapitro pri TEJO trovigxas en la Jarlibro.
TEJO agas por la samaj celoj kiel UEA, specife inter la junularo. Inter gxiaj plej bone konataj agadoj estas la internaciaj seminarioj, kiujn gxi organizas pri aktualaj temoj, kaj la Internaciaj Junularaj Kongresoj - la junulara ekvivalento de la Universalaj Kongresoj. Aparte fama estas gxia Pasporta Servo, reto de gastigantoj en pli ol 50 landoj. TEJO havas sian propran reton de eksteraj rilatoj kaj foje pioniras agadon ankaux sur aliaj terenoj.
La adresaro de Pasporta Servo estas acxetebla
cxe la Libroservo
La unua Internacia Junulara Kongreso kun propra TTT-hejmpagxo
estos la 52-a IJK en Güntersberge, Germanio.
Regula informilo pri TEJO estas gxia oficiala organo TEJO tutmonde. Krome, TEJO kaj UEA kunlaboras pri la eldonado de la revuo Kontakto. Por pliaj detaloj vidu Kiel mi povas uzi UEA.