UEA: Societo Zamenhof
kaj aliaj apogmanieroj
Krom la fondajxoj, UEA proponas plurajn aliajn manierojn subteni la
asocion finance.
Cxiujare cx. 150 fidelaj apogantoj de UEA membrigxas en cxi tiu klubo,
pagante duoblon de la MA-kotizo (krom sia
ordinara membrokotizo). Anoj de la Societo ricevas specialan cirkuleron
de la Prezidanto de UEA kaj estas invitataj al aparta akcepto cxe la
Universala Kongreso.
La plej kutima maniero subteni la laboron de TEJO
estas farigxi Patrono. La jara kotizo estas trioblo de la
MJ-kotizo. Patronoj
ricevas cxiujn TEJO-eldonajxojn inkluzive cirkulerojn de la prezidanto
de TEJO, kaj estas invitataj al akcepto cxe la Universala Kongreso. Ankaux eblas farigxi Dumviva Patrono de TEJO,
pagante en unu fojo 25-oblon de la kotizo de Patrono.
Por tiuj kiuj deziras subteni la laboron cxe Unuigxintaj Nacioj kaj
Unesko. Cxiujare vi povas farigxi Amiko (minimume US$10), Subtenanto
(minimume US$25), aux Patrono (minimume US$100) de la
Novjorka Oficejo.
La plej alta kategorio estas la Klubo 777, nomita laux la
adreso de la oficejo (777 United Nations Plaza) kaj laux la
membrokotizo (US$777). Donacintoj en cxiuj kategorioj ricevas
raportojn pri la laboro de la oficejo.
Ankaux tiu cxi estas ofta kaj valora maniero subteni la
Asocion. Pluraj fidelaj membroj testamentis al UEA sian tutan
havajxon. Tio tamen malofte eblas. Tial multaj postlasas al UEA parton
de sia banka aux alia bonhavo. Eblas destini heredajxon por difinita
fondajxo de UEA. Petu pliajn informojn de la
Centra Oficejo.
[
UEA
]
[
Kiel mi povas helpi UEA?
]
[ Aktivi internacie
< La Delegita Reto
< Fondajxoj
< Societo Zamenhof k.a.
> Institucioj
> ILEI
]
Last modified: Wed Nov 15 20:51:26 MET 1995
, mw